Agado: Dankas vin,miaj instruistoj

La 5a oktobro estas la Monda Tago de Instruisto.



Ni dankas ĉiujn instruistojn, precipe esperanto-instruistojn

Mesaĝo el Stefano Keller

Monda Tago de Instruistoj (MTI), 5-a de oktobro:
kapabligi instruistojn por konstrui dauripovajn sociojn.

En 1994 Unesko deklaris la 5-an de oktobro la Monda Tago de Instruistoj. Per tio ghi celebris la grandan pashon faritan favore al instruistoj la 5-an de oktobro 1966. Tiam speciala interregistara konferenco organizita de Unesko en Parizo adoptis la Unesko/ILO Rekomendojn pri la statuso de instruistoj, kunlabore kun la Internacia Labor-Oficejo (ILO).

Tiuj rekomendoj difinas la rajtojn kaj respondecojn de instruistoj, samkiel internaciajn normojn pri iliaj pretigo kaj plua edukado, varbado, dungado, kondichoj de instruado kaj plulernado.

Tiu dokumento inkluzivas diversajn gvidliniojn pri la partopreno de instruistoj en edukaj decidoj tra konsultado kaj intertraktado kun decidantoj.

La Rekomendoj estas grava kolekto de gvidlinioj por elstarigi kaj subteni la statuson de instruistoj favore al kvalita edukado.

La Monda Tago de Instruistoj (MTI) estas natura kompletigo de la tutjara laboro de Unesko kaj ghiaj partneroj subtene al instruistoj, certigante ke tiu profesio, tiom esenca por la sana funkciado de la socio, mem estas en bona stato. La situacio de instruistoj estas indikilo pri la sano de la socio.

- - - -

Esperanto-instruistoj ludas gravan rolon en la edukado de personoj el chiuj agh-grupoj tutmonde. Instruante la interetnan lingvon, Esperanton, ili disvastigas ne nur la neutralan, justan komunikilon, sed ankau klerigas pri interpopola konduto.

- - - -

* Spektu la videon: http://www.linguistic-rights.org/unesco/

* Auskultu la tekston: http://goo.gl/QF0llB

* PDF-versio: http://goo.gl/ElnMvg

* Publikigu foton, videon, informon pri viaj esperanto-kursoj tie:
http://www.worldteachersday.org/map/

-- 
Stefano Keller
Estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA
Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizajhoj (KRIO)
Prezidanto de Esperanto por UN (EUN)
http://www.esperanto-un.org | http://goo.gl/xcnM9a
Komitatano C de UEA,
Chefreprezentanto de UEA che UN, Ghenevo
http://www.linguistic-rights.org/
http://www.youtube.com/EsperantoTv
http://www.youtube.com/LinguisticRights
http://www.linguistic-rights.org/stefano-keller/
https://www.facebook.com/stefano.keller.921
https://twitter.com/stefanokeller


Comments

Popular posts from this blog